Muzeum Dyplomacji i Uchodźstwa Polskiego (Archiwum)

Muzeo de Pola Diplomatio Kaj Rifuĝintoj

Muzeo de Pola Diplomatio kaj Rifuĝintoj estis establita en 1998 j. Dank’al la riĉa kolekto de unikaj arkivaĵoj, transdonita al la Universitato de la vidvino de la lasta Konsulo de Dua Pola Respubliko en Londono. La Muzeo estas scienc-esplora unuo de la Universitato de Kazimiro la Granda, kiu akiras, kolektas, zorgas kaj prilaboras proponante aliron al ĉiuj la disponeblajn materialojn pri la historio de pola diplomatio kaj polaj rifuĝintoj. La kreinto kaj kunfondinto, ankaŭ la direktoro de la Muzeo, kiu kreas tutan Muzean agadon, estas scienc-didaktika esploristo de la Instituto de Historio en la Universitato de Kazimiro la Granda - Profesoro Adam Sudoł.

La ĉefa parto de la Muzea kolekto estas arkivo de la familio Poznański, artverkoj kaj mebloj - tre malavara kaj valora donaco de la edzino de la iama Ĝenerala Konsulo de la Dua Respubliko, d-ro Karol Poznański – Wanda Poznańska el familio Dmowski kaj multaj aliaj. Muzeo daŭre akiras novajn historiajn fontojn. Dank’al kunlaboro kun la Monda Asocio de Bydgoszcz-anoj kaj la Monda Konsilio por Esploro de Polonio en la Muzeo estas polaj-usonaj libroj kaj revuoj el Germanio, Britio, Usono, Francio, Danio.

La plej ĉefa celo de la muzeo estas la disvastigo de historiaj konoj pri la problemoj de la pola diplomatio kaj polaj rifuĝintoj, kaj efektivigo de ampleksaj popularigaj aktivecoj pere de: prilaboro de fontaj eldonaĵoj enhavantaj presitajn materialojn, manuskriptoj, mapoj, korespondado, ktp.; ebligo de la uzo de muzeaj trezoroj por ĉiuj interesitoj, speciale por la sciencistoj, studentoj skribantaj diplomverkojn, ĵurnalistoj kaj instruistoj, organizado de ekspozicioj dediĉitaj al la enmigrintaj politikistoj, diplomatoj, sciencistoj, ktp.; organizo de konferencoj kaj sciencaj kunvenoj. Muzeo de Pola Diplomatio kaj Rifuĝintoj ankaŭ efektivigas aktivan ekspozician laboron.

La centro altiras tutmondan atenton. Sekvontaj iniciatoj de la Muzea Direktorejo estas - fondo de Informa Centro pri Polonio kaj poloj vivantaj eksterlande, kaj plua disvolvo de internacia kunlaboro.

Kontakto kun la Muzeo:
Direktoro: prof. Adam Sudoł
Telefonoj: + 48 52 346 23 18, 601 632 047, E-mail: muzeum@ukw.edu.pl